La Reveno de Evildea
En ĉi tiu filmeto mi kunhavigas malveran novaĵon pri la reveno de Evildea, la diablo de la kanguroj.
Lia kanalo estas ĉi tie: https://www.youtube.com/@UCmkhn3JfgRG...
Esperanto Direct Method estas ĉi tie: https://www.youtube.com/playlist?list...
Por Esperantaĵo: http://verdvaravendejo.art/
8
views
Ne Timu Ĉapelitajn Literojn
En tiu ĉi filmeto mi montras kiel oni ŝanĝas la aranĝon de via klavaro por uzi belajn ĉapelitajn literojn.
Por mia desegno: https://www.redbubble.com/shop/ap/104619484
2
views
Mozila Komuna Voĉo
Se vi volas ke ekzistu voĉtajpilo, donacu al ĉi tiu projekto.
La ĉefa paĝo: https://commonvoice.mozilla.org
La fraza kolektilo: https://commonvoice.mozilla.org/sentence-collector/#/en/add
2
views
La Verda-vara Vendejo
Mi montras miajn Esperantaĵon el La Verda-vara Vendejo.
http://verdvaravendejo.art/
24
views
Hazardaj Pensoj en la Mezo de la Nokto.
Bonvenon al mia filmejo en la mezo de la nokto. Fakte, mi ja fuŝis mian gramatikon en ĉi tiu filmeto.
☑ "Mi volas ke .../u/."
☒ "Mi volas ke .../as/."
6
views
La Laŭtleganto Respondas al Ia Kondukantoj de la Filma Festivalo
Saluton al ĉiuj, kiuj estas kondukantoj de la usonuja boniĝinta filmfaranta Festivalo! Mi estas Zebastjan Johanzen, kaj mi estas la plej partopren-deziranta laŭtleganto en la tuta mondo! Jam la posedanto de la plej amplekse balzamitaj lipoj sur la reto, mi estas. Mi estas tiel entuziasma ke mi ne povos tion kaŝi. Sed kie mi trovu dek Esperantajn vortojn kaj folan malgrandan ĉapelon?
Eble vi estas la respondonto al tiuj respondindaj demandoj? ...sube en la komentejo.
Ĝis al ĉiuj, kiuj estas miaj plej ŝatataj spektantoj!
15
views
Laŭ Laŭzio Laŭ Zebastian Johanzen
Saluton al ĉiuj de vi ĉiuj, kaj bonvenon refoje al la kanalo de Zebastian Johanzen la laŭtleganto de la laŭtlegota laŭtlegaĵo de Zebastian Johanzen, kiu estas la zorganto de la zorgota skatolo plenigita de la belsonantaj participigitaj Esperantaj vortoj, kiu ankaŭ estas la plej amata verdiĝinta laŭtleganto en la tuta mondo—inkluzive de Polujo. Tre bone, ĉu ne?
En la Daŭdeĝingo ni estas legantoj de tio ĉi: Laŭ Laŭzio, la dirinto de la diritaj diroj de Laŭzio, laŭvorte: “Estu la kredanto de ĉiuj, kiuj estas la asertoj eskapintaj de la lipoj de la laŭtlegantoj de Skaja Novaĵo Aŭstralio. Tiam oni estos fariĝinta saĝulo”.
Momenton.
Nu, tiu estas bonega lipobalzamo! Ĝi havas specialan lokon en mia koro, apud ĉiuj la aliaj.
Sed ni estu la memorantoj de la fakto, ke Laŭzio estis la dirinto de ĉiuj tiuj diritaj diroj en la fora pasinteco, kiu estis senesperanta, nekomentata, kaj fakte mankanta Zebastiánon Johanzénon, kaj konsekvence ankaŭ nelumita. Ĉu ne? Do kompreneble, estu nedubanto pri tio ke se Laŭzio estus nuntempa verkanto, li estus la diranto de la dirita diro laŭ tio ĉi, “Estu la kredanto de ĉiuj, kiuj estas la verdigitaj frazoj, kiuj estas ellasitaj de la ampleksaj lipobalzamitaj lipoj de la plej amata laŭtleganto Zebastian Johanzen. Tiam oni estos atinginta mezan saĝon. Por esti atinginta altan saĝecon, estu la posedanto de nemanĝitaj fingroj por ke vi farpovu esti tajpinto de la tajpota afablaĵo por esti la nutradanto de la nutrinda egoo de Zebastian Johanzen!
Nu, tiu laŭtlegaĵo verŝajne estas la verkita verdiĝinta teksto de la verkinto kiu estas tia tre bedaŭrinda povrulo kiu nur estas kapabliĝinta taksanto de si mem kiel tre amuza ĉar li ne povas vidi siajn neridantajn spektantojn. Kiu meritas nian bedaŭron pli multe: ĉu la spektantoj aŭ la neamuzulo? Estu respondonto de tiu respondota demando, sube, en la komentejo!
Finfine, nun estas la tempo por la vera kialo de ĉi tiu filmeto, mi ĵus estas volonta laŭtleganto de la anoncota anoco de mia nova konkurso! Pri mia baldaŭ venonta sekva filmeto pri la Naŭ Noblaj Virtoj, kiu temas pri gastamo, skribu viajn pensojn pri la valoro de gastamo sube en la komentejo, por ke vi estu la bonŝanca verkinto, kiu aŭdos lian laŭtlegaĵon laŭtlegata de la plej amata laŭtleganto sur la reto, Zebastian Johanzen! Kompreble nun vi estas tiel ekscitita, ke vi ne povas esti la kaŝonto de tio, ĉu ne? Bone!
Ne forgesu esti abonanto kaj disvastiganto de la kanalo, kaj abonigu viajn amikojn. Kaj precipe ne estu forironta sen skribi en la komentejo, kaj pro tio, eble la trovota de la diablo de la aligatoroj, ĉar neniu volas ke viaj fingroj estu manĝitaj!
Por Zingibro, kiu ne plu estas kune kun mi.
Ĝis al ĉiuj vi ĉiuj, kiuj estas miaj plej amataj spektantoj!
46
views
2
comments
La Saluto de la plej Amata Laŭtleganto
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas miaj novaj fariĝintaj sidantoj malantaŭ mia laŭtlegilo (aŭ suflormaŝino), por esti la plej amataj spektantoj de Zebastian Johanzen, kiu estas ilia plej amata laŭtleganto, kaj la posedanto de ilia plej ŝatata verda voĉo, laŭtleganta la tekston, enhavantan tro da ĝenantaj participoj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj decidintoj aŭ ankoraŭ decidantoj ke ili estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas virgenraj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj decidintoj aŭ ankoraŭ decidantoj ke ili estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas viringenraj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la decidantoj ke ili estas unu el apartenantoj al aliaj, malpli popularaj, genroj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la tenantoj de siaj tenotaj penisoj ekde kiam ili estis unu el ĉiuj tiuj, kiuj estis kreskontaj loĝintoj de la uteroj de siaj patrinoj, kaj fakte neniam estis unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la demandantaj sin pri kion ili estas havantaj inter siaj kruroj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la marŝantaj katoj sur la supermarŝotaj klavaroj, ĉar ankaŭ ili estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estos fariĝintaj miaj plej amataj komentantoj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la malstreĉiĝantaj, kuŝantaj hundoj sur la superkuŝotaj plankoj. Do pro tio, ankaŭ ili estas el ĉiuj tiuj, kiuj estas desube rigardantoj de mi, kiu estas la desube rigardata homo, nur la filmilo rigardas min desupre.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas nomataj kajtielpluuloj, ĉar ili ne estas menciitaj en la supre citita listo. Ĉar ili estas inter ĉiuj tiuj, kiuj eble estas surprizontaj min.
Nuntempe finfine estas la tempo por la kialo de ĉi tiu filmeto. Mi nur volas laŭtlegi ke mia sekva filmeto pri la Naŭ Noblaj Virtoj estas baldaŭ venonta. Bone, ĉu ne?
Estu viaj fingroj nerompitaj por ke vi povu tajpi en la komentejo. Dezirantoj aĉeti miajn T-ĉemizojn bonvolu ekvendi ilin. Ne forgesu aboni la kanalon kaj abonigu viajn amikojn.
Estu benataj la disvastigantoj de la ideo, ke ĉiuj homoj devas subteni la kanalon de Zebastian Johanzen per siaj donacoj! Do ĝenu min en la komentejo pri havebligo de via plej ŝatata maniero por donacado.
Ĝis al ĉiuj tiuj, kiuj estas miaj plej amataj spektantoj!
21
views
Vivu la Fideleca Vivo!
Vivu la Fideleca Vivo!
Fideleco estas la kvina el la Naŭ Noblaj Virtoj!
Nure faru promesojn, kiam vi intencas honori tiujn.
Nure ĵuru vian fidelecon al tiuj, kiuj estas indaj kaj kiam vi intencas honori vian fidelecon al ili.
Tiuj homoj kiuj enkorpigas fidelecon, estas tiuj, kiuj vivas virtajn kaj bonajn vivojn!
Vivu la Fideleca Vivo!
Estu fidela al vi mem!
Estu fidela al viaj familanoj!
Estu fidela al viaj tribanoj!
Estu fidela al vero kaj justeco!
Vivu la Fideleca Vivo!
Kiam vi estas fidelulo, tiam vi estos fidelinda kaj honorinda al aliaj, kiuj ĉirkaŭas vin! Estu tiu ulo, ĉar li havas bonon vivon!
Ĵuru vian sindevigon al la fideleca vivo antaŭ la Dioj de viaj prapatroj!
Skribu sube en la komentejo, pri via amo por la fideleca vivo—aŭ se vi preferas esti malfidelulo kiu ankaŭ estas nek kredebla nek honorinda nek aminda—rakontu al ni ankaŭ pri tio sube en la komentejo!
9
views
La plej Originala Salutula Filmetisto sur la Reto!
Saluton!
Mi estas Zebastian Johanzen, kaj mi estas via nova amiko—la senamikulo.
Mi celas ke mi estu la plej originala Salutula filmetisto sur la reto! Do hodiaŭ mi sidas en mia aŭto, kaj uzas ĝin kiel filmejo! Laŭ mi, mi ankaŭ estas la unua ulo, kiu iam portis folan malgrandan ĉapelon en filmeto sur la reto.
Laŭ la pli spertaj filmetistoj, oni devas rakonti rakonton per sia filmeto…
Iam, io okazis!
Nu, tio estas ege interesa kaj amuza rakonto, ĉu ne?
Nun estas la tempo por ĉiaj de la plej originalaj finaj remarkigaĵoj, kiujn vi iam aŭdis sur la reto.
Alklaku la ŝatan butonon. Abunu mian kanalon. Kaj ne forgesu nutadi mian egoon, sube en la komentejo! Ĉar se vi ne skribas en la komentejo, eble la Diablo de la Kanguruoj trovigos vin kaj rompi ĉiajn el viaj fingroj. Mi esperas ke ne, sed eble. Ne estu tiu malbonŝanculo—skribu sube, en la komentejo.
Ĝis!
9
views
Vivu la Disciplina Vivo!
Vivu la Disciplina Vivo!
Disciplino estas la kvara el la Naŭ Noblaj Virtoj!
Kiam oni zorgas pri la estonteco kaj regas siajn momentajn impulsojn, tiam oni discipline kaj virte agas.
Tiuj homoj kiuj enkorpigas disciplinon, estas tiuj, kiuj vivas virtajn kaj bonajn vivojn!
Vivu la Disciplina Vivo!
Subtenu vian honoron per disciplino.
Subtenu vian fidelecon per disciplino.
Subtenu vian laboremon per disciplino.
Subtenu vian memfidon per disciplino.
Subtenu vian persiston per disciplino.
Subtenu ĉiujn el viaj Noblaj Virtoj per disciplino!
Vivu la Disciplina Vivo!
Fakte, discipline studu vian Esporanton, ĉar tiu estas la nura maniero por fariĝi fluparolanto. Sonas ne tro bele, kiam oni forpelas la demonojn de stulteco per sia denaska lingvo, ĉu ne? Ne estu tiu ulo!
Ĵuru vian sindevigon al la disciplina vivo antaŭ la Dioj de viaj prapatroj!
Skribu sube en la komentejo, pri via amo al la fruktoj de disciplino—aŭ se vi preferas esti ebria senhejma vagabondo—rakontu al ni ankaŭ pri tio sube en la komentejo!
10
views
Ĉi tiu estas la unua filmeto kiun mi faris sen scenaro!
Ĉi tiu estas la unua filmeto kiun mi faris sen scenaro!
12
views
Vivu la Honora Vivo!
Vivu la Honora Vivo!
Honoro estas la tria el la Naŭ Noblaj Virtoj!
Tiuj, kiuj vivas honore, estas tiuj, kiuj estas noblaj!
Vivu honore, kaj noble!
Traktu vin honore!
Traktu viajn familanojn honore!
Traktu viajn amikojn honore!
Traktu viajn tribanojn honore!
Traktu la Mondon honore!
Vivu la honora vivo!
Insultu viajn malamikojn honore, ĉar kuraĝo ankaŭ estas virto!
Ĵuru vian sindevontigon al la honora vivo antaŭ la Dioj de viaj prapatroj!
Skribu sube en la komentejo, pri via amo por honoraj vortoj kaj agoj—aŭ se vi preferas esti malpura fifekulo—rakontu al ni pri tio sube en la komentejo!
18
views
Vivu la Vera Vivo!
Vivu la Vera Vivo!
Vero estas la dua el la Naŭ Noblaj Virtoj!
La veradaj homoj estas noblaj homoj!
Estu Verada, kaj nobla!
Vivu la Vera Vivo!
Veru al vi mem!
Veru al viaj familanoj!
Veru al viaj amikoj!
Veru al viaj tribanoj!
Veru al la Mondo!
Vivu la Vera Vivo!
Veru eĉ kiam estas malfacila, ĉar kuraĝo ankaŭ estas Nobla Virto!
Vivu la Vera Vivo!
Ĵuru vian sindevontigon al la vera vivo antaŭ la Dioj de viaj prapatroj!
Skribu sube en la komentejo pri via amo de la vero—aŭ se vi preferas esti memsogema sako kiu estas plenita da eksremento de virbovo— rakonti al ni pri tio, sube en la komentejo.
18
views
Vivu la Kuraĝa Vivo!
Vivu la Kuraĝa Vivo!
Kuraĝo estas la unua el la naŭ noblaj virtoj!
Estu nobla kaj fiera kaj kuraĝplena!
Vivu la kuraĝa vivo!
Defendu vin!
Defendu viajn familianojn!
Defendu viajn amikojn!
Defendu viajn tribanojn!
Defendu veron kaj ĝuston!
Defendu ĉiujn tiujn!
Defendu ĉiujn tiujn, unue per viaj heroaj vortoj!
Defendu ĉiujn tiujn, due kiam necesas per viaj heroaj faroj!
Vivu la kuraĝa vivo!
Ĵuru vian sindevontigon al la kuraĝa vivo antaŭ la Dioj de viaj prapatroj!
30
views
La Naŭ Noblaj Virtoj
La Naŭ Noblaj Virtoj
1. Kuraĝo
2. Vero
3. Honoro
4. Disciplino
5. Fidelo
6. Gastamo
7. Laboremo
8. Memfido
9. Persisto
Tiuj estas la Naŭ Noblaj Virtoj, kiujn mi strebas inkorpigi. Mi ĵuras tiun, antaŭ la Dioj de miaj prapatroj!
37
views