Premium Only Content

La Saluto de la plej Amata Laŭtleganto
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas miaj novaj fariĝintaj sidantoj malantaŭ mia laŭtlegilo (aŭ suflormaŝino), por esti la plej amataj spektantoj de Zebastian Johanzen, kiu estas ilia plej amata laŭtleganto, kaj la posedanto de ilia plej ŝatata verda voĉo, laŭtleganta la tekston, enhavantan tro da ĝenantaj participoj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj decidintoj aŭ ankoraŭ decidantoj ke ili estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas virgenraj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj decidintoj aŭ ankoraŭ decidantoj ke ili estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas viringenraj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la decidantoj ke ili estas unu el apartenantoj al aliaj, malpli popularaj, genroj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la tenantoj de siaj tenotaj penisoj ekde kiam ili estis unu el ĉiuj tiuj, kiuj estis kreskontaj loĝintoj de la uteroj de siaj patrinoj, kaj fakte neniam estis unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la demandantaj sin pri kion ili estas havantaj inter siaj kruroj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la marŝantaj katoj sur la supermarŝotaj klavaroj, ĉar ankaŭ ili estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estos fariĝintaj miaj plej amataj komentantoj.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas la malstreĉiĝantaj, kuŝantaj hundoj sur la superkuŝotaj plankoj. Do pro tio, ankaŭ ili estas el ĉiuj tiuj, kiuj estas desube rigardantoj de mi, kiu estas la desube rigardata homo, nur la filmilo rigardas min desupre.
Saluton al ĉiuj tiuj, kiuj estas unu el ĉiuj tiuj, kiuj estas nomataj kajtielpluuloj, ĉar ili ne estas menciitaj en la supre citita listo. Ĉar ili estas inter ĉiuj tiuj, kiuj eble estas surprizontaj min.
Nuntempe finfine estas la tempo por la kialo de ĉi tiu filmeto. Mi nur volas laŭtlegi ke mia sekva filmeto pri la Naŭ Noblaj Virtoj estas baldaŭ venonta. Bone, ĉu ne?
Estu viaj fingroj nerompitaj por ke vi povu tajpi en la komentejo. Dezirantoj aĉeti miajn T-ĉemizojn bonvolu ekvendi ilin. Ne forgesu aboni la kanalon kaj abonigu viajn amikojn.
Estu benataj la disvastigantoj de la ideo, ke ĉiuj homoj devas subteni la kanalon de Zebastian Johanzen per siaj donacoj! Do ĝenu min en la komentejo pri havebligo de via plej ŝatata maniero por donacado.
Ĝis al ĉiuj tiuj, kiuj estas miaj plej amataj spektantoj!
-
6:22:03
SpartakusLIVE
8 hours ago#1 Rocket CHAMPION of Verdansk wields UNSTOPPABLE new META
77.2K5 -
2:55:11
Barry Cunningham
8 hours agoPRESIDENT TRUMP MADE TODAY A VERY BAD DAY TO BE A DEMOCRAT!
94.8K59 -
1:15:29
Flyover Conservatives
1 day agoFrom Cool to Cringe: How Democrats Lost America’s Ear | FOC Show
44K13 -
8:19
MattMorseTV
11 hours ago $4.94 earnedTrump is ACTUALLY DOING IT.
43.2K38 -
11:30:43
ZWOGs
14 hours ago🔴LIVE IN 1440p! - Tarkov w/ Casey & crgoodw1n, Kingdom Come Deliverance, & More - Come Hang Out!
36.9K5 -
2:30:56
We Like Shooting
18 hours ago $7.01 earnedWe Like Shooting 625 (Gun Podcast)
35K1 -
1:45:02
Glenn Greenwald
9 hours agoIsrael Slaughters More Journalists, Hiding War Crimes; Trump's Unconstitutional Flag Burning Ban; Glenn Takes Your Questions | SYSTEM UPDATE #504
138K182 -
1:29:31
Killerperk
5 hours ago $0.78 earnedRoad to BF6. Come hang out #regiment #bf6
33.4K2 -
4:35:45
Jokeuhl Gaming and Chat
6 hours agoDARKTIDE - Warhammer 40k w/ Nubes Bloobs and AoA
22.9K2 -
7:14:12
Cripiechuccles
7 hours ago😁💚💙MOTA MONDAY WITH CRIPIE💚💙 👌SMOKING, GAMING & WATCHING FLICKS!:😁
18K3